Bruno la 2-a (Verden)
Bruno la 2-a de Verden | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | (nekonata dato) en Brakel, Paderborn Germana regno | ||||
Morto | 21-a de aŭgusto 1049 en Mastriĥto, Limburgo Nederlando | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Erfurto Universitato de Lepsiko Universitato de Prago | ||||
Familio | |||||
Familio | grafoj de Walbeck | ||||
Patro | Siegfried I von Walbeck (en) vd | ||||
Patrino | Kunigunde von Stade (en) vd | ||||
Gefratoj | Siegfried von Walbeck, Heinrich von Walbeck, Friedrich von Walbeck (en) kaj Thietmar de Merseburg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | religiulo katolika episkopo vd | ||||
| |||||
princo-episkopo de Verden | |||||
Dum | 1034–1049 | ||||
Antaŭulo | Dietmar | ||||
Sekvanto | Siegbert | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bruno la 2-a (mortis la 21-an de aŭgusto 1049) estis grafo de Walbeck kaj episkopo de Verden de 1034 ĝis 1049.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li apartenis al la domo de la grafoj de Walbeck. Liaj gepatroj estis grafo "Siegfried la 2-a de Walbeck" (947-991)[1] kaj Gerberga von Stade (971-1007). Li estis la frato de la historiisto kaj episkopo Thietmar de Merseburg (975-1018) kaj la episkopo Siegfried von Münster (1001-1032). La frato Henriko de Walbeck (974-1004) sukcedis sian patron, kaj frato Frederiko de Magdeburgo (998-1067) heredis la Burggraflandon en Magdeburgo. La fratino Oda von Walbeck edziĝis al grafo Goswin de Falkenburgo (1051-1128).
Bruno ricevis sian edukadon en la monaĥejo de Corvey. Li eniris ĉi tiun monaĥejon ĉirkaŭ 996. Tie li ekkonis la saksian historion de la kronikisto Widukind de Corvey kaj probable disponigis ĝin al sia frato Thietmar de Merseburgo. Li poste fariĝis abato en Nienburgo kaj sukcedis sian fraton Siegfried en Berge, apud Magdeburgo. Li direktoris la monaĥejon tie inter 1025 kaj 1034.
Dum lia administrado kiel episkopo, la diocezo suferis invadojn de la vendoj. Krome la malsupra preĝejo de la monaĥejo Michaelis, en Luneburgo, estis konsekrita. Estis ankaŭ disputo kun la ĉefepiskopo de Bremeno, Adalbrando de Bremeno (aktiva inter 1035 kaj 1043).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Wikisource
- Deutsche Biographie
- FreeJournal Arkivigite je 2021-09-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Biographical Index of the Middle Ages
- Allgemeine Deutsche Biographie
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Thietmar de Merseburg
- Bruno la 1-a, Episkopo de Verden (962-976)
- Dietrich de Nieheim
- Bruno de Querfurt
- Siegfried la 2-a von Walbeck (1040-1087)[2]